Calabuch | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Calabuch |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1956 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Francisco Sempere |
Reĝisoro(j) | Luis García Berlanga |
Produktisto(j) | Hispanio • Italio |
Scenaro | Ennio Flaiano • Leonardo Martín |
Muziko de | Guido Guerrini |
Rolantoj | Edmund Gwenn • Valentina Cortese • Franco Fabrizi • Pepe Isbert • Manuel Alexandre • Félix Fernández • José Luis Ozores • Manuel Guitián • Mario Berriatúa • Pedro Beltrán • Francisco Bernal |
IMDb | |
Calabuch [kalaBUĈ] estas hispana filmo de 1956, reĝisorita de Luis García Berlanga. La titolo de la filmo estas rekte referenca al la nomo de la vilaĝo en kiu okazas la agado, fikcia loĝloko, malantaŭ kiu estas Peñíscola. Multaj lokanoj partoprenis kiel figurantoj en la filmo, helpis la produktoradon kaj ricevis enorman popularecon por la urbo, kiu nun estas grava turisma centro.[1]
Intrigo
Calabuch estas fikcia vilaĝo de la mediteranea hispana marbordo al kiu venas ekstravaganca profesoro George Hamilton (Edmund Gwenn), sciencisto kiu decidas "malaperi" kaj apartiĝis de siaj spacaj kaj militaj esploradoj. Post diversaj okupoj, li venas al loka ateliero pri pirotekniko. Kuraĝigita tiukadre de la paca kaj festa uzado de siaj konoj, inventas rakedon, kiu ebligos, ke Calabuch venku super la same fikcia rivala Guardamar[2] en la konkurso de piroteknikaĵoj kiu okazas kadre de la patronfestoj. Tiom spektakla estas la rezulto, ke oni publikigas foton de la kreintoj en la provinca gazeto, kaj tiel oni malkovras la sekreton de la loĝloko kie kasiĝis la profesoro Hamilton, kiu estos alvokita reveni sialanden.[3]
La filmo estis tute filmita en Peñíscola kaj tial ĝi montras interesajn bildojn de la tiama Peñíscola, farante ĝin dokumento de granda historia valoro. kadre de la 50a datreveno de la filmado en 2006, oni celebris omaĝon kaj al la reĝisoro kaj al la filmo kadre de la 18a Festivalo de Komedia Kino okazinta en Peñíscola.[4]
Geaktoraro kaj roluloj
- Edmund Gwenn ... Prof. Jorge Serra Hamilton
- Valentina Cortese ... Eloisa, instruistino
- Juan Calvo ... Matías
- Franco Fabrizi ... Langosta
- Félix Fernández ... Don Félix, la pastro
- Nicolás D. Perchicot ... Andrés
- Mario Berriatúa ... Juan
- Francisco Bernal ... Crescencio
- María Vico ... Teresa
- Isa Ferreiro ... Carmen
- Manuel Guitián ... Don Leonardo
- Casimiro Hurtado ... Antonio
- Pedro Beltrán ... Fermín
- Manuel Alexandre ... Vicente
- Manolo García ... Felipe (Lolo García)
- José Isbert ... Don Ramón
- José Luis Ozores ... Cucherito
Referencoj
- ↑ «Y Peñíscola fue Calabuch». Las Provincias. 14a de novembro 2010. Konsultita la 1an de oktobro 2021.
- ↑ Estas du veraj Guardamar en la regiono.
- ↑ En Aula Matemática
- ↑ Berlanga convierte 'Calabuch' en leyenda en su regreso a Peñíscola. El País, 26a de majo 2006.
Eksteraj ligiloj
- Pri la filmo, en la retejo Berlanga Film Museum.
- Pri la filmo Arkivigite je 2022-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, en la retejo Arkivigite je 2023-02-20 per la retarkivo Wayback Machine LeeLibros.
- Prezentado de la filmo kaj debato prie en la programo de Telemadrid Cine en blanco y negro, direktorita de José Luis Garci.
- Debato pri la filmo en la programo de La 2 (TVE) Versión española, direktorita de Cayetana Guillén Cuervo.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calabuch en la hispana Vikipedio.