Calañas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Komarko | Andévalo | ||
Poŝtkodo | 21300 | ||
Retpaĝaro | Ayuntamiento | ||
Politiko | |||
Urbestro | Fernando Recio Jacinto | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 285 (2009) | ||
Loĝdenso | 15,14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 39′ N, 6° 53′ U (mapo)37.6536155-6.8788712Koordinatoj: 37° 39′ N, 6° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 291 m [+] | ||
Areo | 283 km² (28 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Calañas [+] | |||
Calañas estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Tiu vilaĝo famas ĉar tie naskiĝis la tipa andaluzia ĉapelo nome "calañés".
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Calañés. La censita populacio en 2009 estis de 4.285 loĝantoj kaj la denseco estas de 15,14 loĝ/km².
Situo
Calañas estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Andévalo en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 291 m; je 64 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 283 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 39' N, 6º 52' Ok.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Priskribo
La klimato estas mediteranea kun influo de atlantika klimato, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj. La pluvokvanto abundas aŭtune kaj vintre. La temperaturoj kutime estas mildaj kun jara averaĝo de 17,7 °C.
De ĝis flaŭro elstaras granda etendo de forsta tereno (preskaŭ 80 % de la teritorio) ĉefe de enmetitaj eŭkaliptoj kaj iom de pino. Pli indiĝenaj estas anzinoj, korkokverkoj, kaj makiso (cisto, rosmareno, eriko, timiano ktp.) kio kompletas la totalon de la municipa areo.
De la faŭno estas gravaj populacioj de leporoj, kunikloj, perdrikoj, meloj, aproj kaj sovaĝaj katoj, krom migrantaj birdoj kiaj la palumbo kaj la turdo.
Notoj
|