Caibarién | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • municipo de Kubo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 38 479 (2008) [+] | ||
Loĝdenso | 182 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 31′ N, 79° 28′ U (mapo)22.515833333333-79.472222222222Koordinatoj: 22° 31′ N, 79° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Areo | 212 km² (21 200 ha) [+] | ||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Caibarién [+] | |||
Caibarién estas urbo kaj samtempe municipo en la provinco Villa Clara en Kubo. Ĝi estis fondata en la jaro 1841. Ĝi municipiĝis en 1876.
Caibarién famiĝis pro siaj blankaj strandoj kiel La Blanka Urbo. Famaj estas ankaŭ la paradoj dum karnavalo, kiun Caibarién okazigas kune kun la najbarurboj Remedios kaj Camajuaní.
Geografio
La urbo troviĝas ĉe la norda marbordo de Kubo kaj limiĝas kun la strando de la Bahia de Buena Vista („Golfo de Bona Vidaĵo“) ĉe la Atlantiko. Ĝi troviĝas en la ekstrema oriento de la provinco Villa Clara, proksime de la provinco Sancti Spiritus. Ĝi ankaŭ disponas pri flughaveno.
Ekonomio kaj turismo
En la pasinteco la urbo servis kiel haveno por terkulturaj produktoj kiel sukerkano, tabako same kiel fruktoj kaj legomo. Krom tio ĝi estis kaptoregiono por sponguloj. La hoteloj nun estas plejparte neuzeblaj pro manka subteno kaj kadukiĝas. La havenkajoj, kiuj servis por la transŝarĝo de terkulturaj produktoj estas kadukaj post pli ol duona jarcento de ekonomia bojkoto fare de Usono. Pro tio ankaŭ kadukiĝis la sukermuelejoj, origine bezonataj por la eksporto da sukero, nur la sukerrafinejo nuntempe servas kiel muzeo.
Ĉiujare du fojojn okazas karnavalo, unu fojon en aŭgusto kaj septembro kaj alian fojon meze de decembro, kaj ĝi daŭras ĉiun fojon du semajnojn.
Turisma centro en Caibarién estas la insuletoj („cayos“), ekzemple Cayo Santa Maria, Cayo Fragoso, Cayo las Brujas ktp.
Faktoj pri la loĝantaro
En la jaro 2012 la municipo tenis loĝantaron da 33.485 homoj. Per tuta areo da 335 km2 ĝi havas loĝodenson po 99,8 loĝantojn por km2.[1]
- Promenvojo de Caibarién Prado. Similaj stratoj estas popularaj en kubaj urboj, ekzemple en Havano, Camajuaní aŭ Placetas.
- En Caibarién, antaŭ malpli ol cent jaroj unu el la plej prosperaj havenurboj de Kubo, nun multa estas kaduka pro la usona ekonomia bojkoto
- Novkonstruita piedvojo ĉe la maro. Turismo fluigis iom da mono en en riparprojktojn de la urbo.
- Iama instruejo. Loĝigas nun vendejojn kaj la historian muzeon de la urbo.
Referencoj
- ↑ Censo de 2012 Arkivigite je 2018-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Municipio Caibarién
- Bildoj el Caibarién Arkivigite je 2006-08-18 per la retarkivo Wayback Machine