Komunumaro Cadi/Disentis | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Ĉefloko | Disentis/Mustér |
Koordinatoj | 46° 42′ N 8° 51′ O / 46.700 °N, 8.850 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ N 8° 51′ O / 46.700 °N, 8.850 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8211 (2009-12-31) |
Areo | 565,53 km² |
Loĝantardenseco | loĝantoj/km² |
La komunuaro Cadi/Disentis estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Surselva. Ĝi havis 8211 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Disentis/Mustér.
Geografio
La komunumaro Cadi/Disentis konsistas el la komunumumoj de la regiono Cadi kaj kongruas kun la supra parto de la valo de la Antaŭa Rejno.
Trafiko
Tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz al Oberalppasejo kaj paralele al ĝi linio de Retia Fervojo. Trans Lukomagnopasejo la komunumaro krome estas ligita al Kantono Tiĉino en sudo. La fajna distribuo de la publika transporto okazas per multnombraj poŝtaŭtolinioj.
Lingvoj
La oficiala kaj plej multe parolata lingvo de la komunumaro estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Dum la 14-a kaj 15-a jarcento en kelkaj lokoj de la hodiaŭa komunumaro setlis alemanlingvaj valzoj, sed ili estis poste romanĉigitaj. La germanlingvaj malplimultoj nuntempaj estas almigrintoj de la 19-a ĝis 21-a jarcento, ĉefe personoj laborantaj en la turisma fako. La komunumaro Cadi/Disentsis fakte estas la ununura regiono, kie la romanĉa lingvo ankoraŭ en ĉiuj komunumoj estas la ĉefa lingvo, kaj kie la lingvo ne jam estas akute minacata.
Historio
La aktuala komunumaro Cadi/Disentis (ofte ankaŭ simple nomita nur komunumaro Disentis) estiĝis el la historia senjorujo de la Abatejo Disentis, la tiel nomita regiono Cadi, kiu kreiĝis surbaze de donaco de la episkopo Tello per lia testamento de la jaro 765. La nomo Cadi estas mallongiga de la latina esprimo Casa Dei (domo de dio). El la malnova regiono Cadi surbaze de la administra reformo de 1851 fariĝis la komunumaro Cadi/Disentis de la distrikto Antaŭa Rejno, kiu en la jaro 2001 estis integrita al la nova distrikto Surselva. [1]
Komunumoj de la komunumaro Cadi/Disentis
La komunumaro Cadi/Disentis konsistas (stato en 2009) el 7 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Disentis/Mustér estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Breil/Brigels | 1277 | 50.64 | 3981 | |
Disentis/Mustér | 2121 | 90.98 | 3982 | |
Medel (Lukomagno) | 451 | 136.22 | 3983 | |
Schlans | 88 | 8.83 | 3984 | |
Sumvitg | 1310 | 101.88 | 3985 | |
Trun | 1791 | 43.07 | 3986 | |
Tujetsch | 1173 | 133.91 | 3987 | |
Totale | 7 | 8211 | 565,53 |
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la terenregistro Cadi
- Cadi/Disentis (komunumaro) en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Cadi/Disentis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|