Cademario | |
---|---|
![]() Blazono de Cademario | |
Blazono de Cademario | |
![]() Preĝejo San Ambriogio en Cademario | |
Preĝejo San Ambriogio en Cademario | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Agno |
Koordinatoj | 46° 1′ 12″ N 8° 53′ 42″ O / 46.02000 °N, 8.89500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 12″ N 8° 53′ 42″ O / 46.02000 °N, 8.89500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 733 |
Areo | 3,96 km² |
Alteco | 792 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6936 |
Komunumkodo | 5161 |
![]() Mapo de Cademario | |
Mapo de Cademario |
Cademario estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 722 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Cademario situas en la Valo Malcantone proksimume 6 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cademario kaj la setlejoj Bogno, Lisone, Renera kaj Ronchi.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,96 km², de kiuj 77,0% estas kovritaj de arbaro, 9,8% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Cademario limas en nordo al Alto Malcantone, en oriento kaj sudo al Bioggio, kaj en okcidento al Aranno
Trafiko
Cademario situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de kurboriĉa flanka vojo de Bioggio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 5 kilometrojn okcidente de la komunumo en Muzzano. Pere de la poŝtaŭtolinio de Agno al Novaggio kaj buslinio al Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Cademario datiĝas el la jaro 1163 Cademerio. Dum mezepoko la episkopo de Como posedis bienojn en Cademario, kiuj poste fariĝis parte havaĵo de la benediktana Abatejo de Como. [3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cademario – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|