Cacica | |
pole: Kaczyka, hungare: Kacsika, germane: Katschika | |
municipo | |
Salminejo en Cacica | |
|
|
Oficiala nomo: Cacica | |
Ŝtato | Rumanio |
---|---|
Ĵupo | Suceava |
Historia regiono | Bukovino |
Situo | Cacica |
- alteco | 428 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 38′ 13″ N 25° 54′ 01″ O / 47.63694 °N, 25.90028 °O (mapo) |
Loĝantaro | 1 408 (2002) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 727095 |
Telefona antaŭkodo | +40 x30 |
Situo enkadre de Rumanio
| |
Pola mapo pri la regiono
| |
Vikimedia Komunejo: Cacica commune, Suceava | |
Cacica [kaĉika], pole Kaczyka, germane Katschika, hungare Kacsika estas vilaĝo kaj centro de municipo en Rumanio, en Distrikto Suceava, en la historia landparto Bukovino. La ceteraj vilaĝoj de la municipo estas Maidan, Pârteştii de Jos, Runcu kaj Soloneţu Nou.
Municipo
En 2002 loĝis en la tuta municipo 4425 homoj, (3122 rumanoj, 959 poloj, 284 ukrainoj, 56 germanoj, 3 aliaj).
Geografio
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1444. Komence la loĝantoj okupiĝis pri arbaraj laboroj. En 1780-aj jaroj minado de la salo komenciĝis. Poste laboristoj alvenis el la Habsburga Imperio. Inter la mondomilitoj 600 poloj, 300 germanoj, iomete ukrainoj, rumanoj kaj poloj loĝis en la vilaĝo. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis kaj ankaŭ poloj iris al Pollando.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo kaj pilgrimloko de 1904, kiun Johano Paŭlo la 2-a oficiale nomumis malgranda baziliko (basilica minor) en 2000, la mesoj okazas rumane, pole, germane kaj hungare
- grekokatolika preĝejo de 1865 vizitata de ukrainoj
- salminejo, la subteraĵo estas 30 m-ojn profunda, 8 km-ojn longa labirinto, interne eĉ preĝejo (la altaro kaj la cetraĵoj estis skulptitaj el salo), alia ĉambrego estas 25 m-ojn longa, 15 m-ojn larĝa, kie foje koncertoj okazas
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.