Cacaxtla | |||
---|---|---|---|
La Gran Basamento de Cacaxtla | |||
arkeologia loko [+] | |||
Lando | Meksiko | ||
Koordinatoj | 19° 14′ 37″ N, 98° 20′ 24″ U (mapo)19.243571840301-98.339949220867Koordinatoj: 19° 14′ 37″ N, 98° 20′ 24″ U (mapo) | ||
Cacaxtla | |||
Vikimedia Komunejo: Cacaxtla [+] | |||
Cacaxtla estas arkeologa ejo situanta en Tlaxcala, Meksiko, Mezameriko. La loko famiĝis pro la mulraj muraj pentraĵoj.
La vorto Cacaxtla ŝajne devenas de cacaxtli en la naŭatla lingvo, kio estis ligna kadro por porti materialojn.
Historio
Cacaxtla vere evoluis post 650, kiam ekis periodo tre malstabila post la falo de Teotiŭakano. Tiam la Xicallanca-olmekoj, majaa popolo alvenis de Jukatano en la centran regionon de Meksiko.
Iom post iom la urbo fortifikiĝas kiel la urbo Xochicalco. Ĝi iĝas la ĉefurbo de la valo de Puebla-Tlaxcala, ĉefe post la falo de Cholula inter 700 kaj 800. Kelkaj historiistoj opinias pro la freskoj, ke Cacaxtla partoprenis la detruon de Teotiŭakano.
Ĝi perdis sian potencon inter 900 kaj 1000 kaj fine estis forlasita.
La loko estis retrovita en 1975 de ŝtelistoj, sed dum la sama jaro jam la arkeologoj sciis pri ĝi.
La urbo
La centro de la urbo Cacaxtla estis la Gran Basamento ; platformo 200 metrojn longa kaj 25 metrojn alta, kiu estis samtempe defendejo kaj ebligis bonan vidon sur la ĉirkaŭon.
La ĉefaj religiaj kaj civilaj konstruaĵoj troviĝis sur tiu platformo.
Pluraj aliaj malgrandaj piramidoj kaj bazoj de temploj troviĝas apud la ĉefa platformo.
La ĉefa platformo estis elkavigita nur ĉirkaŭ 1980 kaj pro tio pluraj el la originalaj murornamoj estis konservitaj kaj povas esti viditaj surloke.
Ŝajnas ke la murpentraĵoj kunigas simbolojn de la kulturoj de la Altiplano kaj de la majaoj, kio igas Cacaxtla-n unika.
La plej fama pentraĵo estas la Mural de la batalla au batalmuron, kiu troviĝas en la norda parto de la Gran basamento. Datumita ĉirkaŭ 700, ĝi troviĝas sur oblikva muro kaj estas disigita de centra ŝtuparo. Videblas du grupoj de batalantoj: unuflanke jaguaro-batalantoj, olmekoj armitaj de lancoj, obsidiaj tranĉiloj, rondaj ŝirmiloj, kiuj klare venkas super invada armeo de birdo-batalantoj, huastec, el kiuj iuj estas montritaj nude aŭ dispecigitaj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- INAH (angle) Arkivigite je 2006-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Tour by Mexico (angle)
- INAOEP (angle) Arkivigite je 2007-06-01 per la retarkivo Wayback Machine
|