Cabizuela | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05165 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 4° 48′ U (mapo)40.901111111111-4.8002777777778Koordinatoj: 40° 54′ N, 4° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 884 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cabizuela [kabiZŬEla] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Cabizuela estas komprenebla etimogie kiel Kapeto, alude al malgranda ĉefa domaro.
![](../I/Cabizuela.svg.png.webp)
![](../I/Comarcas_de_la_provincia_de_%C3%81vila.svg.png.webp)
![](../I/Iglesia_de_San_Crist%C3%B3bal%252C_Cabizuela%252C_01.jpg.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 80 loĝantojn. Ĝi perdis 220 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 42 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 128 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cabezas de Alambre, Pedro-Rodríguez, El Bohodón, Papatrigo, El Oso, Riocabado kaj San Pascual.
Historio
Estis restaĵoj de Bronzepoko. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de fino de la 12-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).