Cabezuela | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40396 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 626 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 3° 56′ U (mapo)41.235277777778-3.9327777777778Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 957 m [+] | ||
Areo | 35,25 km² (3 525 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cabezuela [+] | |||
Cabezuela [kabeZŬEla] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Cabezuela estas etimologie komprenebla kiel Ĉefurbeto.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 640 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 650 el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 47 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Lastras de Cuéllar, Cantalejo, Aguilafuente, Sauquillo de Cabezas, Turégano, Veganzones, Muñoveros kaj Puebla de Pedraza.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo Humilladero.