CONCAFRAS-PSE[1] (prononci konkafras) estas la portugallingva mallongigo de "Confraternização das Campanhas de Fraternidade Auta de Souza - Promoção Social Espírita" (Kunfratiĝo de la Fratecaj Kampanjoj Auta de Souza - Spiritisma Soci-agado). Tio estas ĉiujara renkonto de spiritistoj, okazinta la unuan fojon en 1957 en Brazilo, kie ĝi okazas ĉiam dum la karnavalaj feriotagoj. En 2000 ĝi okazis en Braziljo kaj havis ĉirkaŭ dek mil partoprenantojn. En 2013 okazis la 1a Monda CONCAFRAS en Tegucigalpo, Honduro. Ĝia programo estas teoria-praktika, por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.
Historio
La unuaj CONCAFRAS-PSE en Brazilo
Jaro | Urbo |
---|---|
1957 | Ribeirão Preto-SP |
1958 | Araçatuba-SP |
1959 | Franca-SP |
1960 | Ribeirão Preto-SP |
Esperanto
Ĉiujare CONCAFRAS-PSE ofertas Esperanto-kursojn, en kiuj oni parolas pri la rilatoj de Esperanto kun spiritismo kaj pri la faka apliko de Esperanto al spiritismo.
Venontaj CONCAFRAS-PSE
- En Brazilo: de la 25a ĝis la 28a de februaro 2017. Ĝi okazos samtempe en 5 urboj: Castro-PR, Frutal-MG, Porangatu-GO, Porto Seguro-BA kaj Porto Velho-RO.
- Monda CONCAFRAS-PSE: Porto, Portugalio, de la 4a ĝis la 7a de oktobro 2018 (estos Esperantlingvaj programeroj)
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo Arkivigite je 2016-07-13 per la retarkivo Wayback Machine de CONCAFRAS-PSE (portugallingva)
CONCAFRAS-PSE en Fejsbuko
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ La enhavo de tiu ĉi artikolo estas bazita sur informoj trovataj en la portugallingva libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2016 (eldonita okaze de la 60a jariĝo de CONCAFRAS-PSE)