La mallongigo COI havas plurajn signifojn:
- Majuskle, COI interalie estas mallongigo por la termino Cifereca objekta identigilo, en la angla Digital object identifier (do mallongigo DOI), internacia normo por identigo de dokumentoj.
- Plie, povas temi pri mallongigo de la institucio Center on Organizational Innovation [angle, en Esperanto "Centro pri Orzaniza Novigo"] de la Universitato Kolumbio en Novjorko,
- aŭ pri la Commission de l'Océan Indien [france, en Esperanto "Komisiono pri la Hinda Oceano"], interregistara organizo, kiu estis kreita en 1982 en Port-Luiso, Maŭricio kaj instituciigita en 1984 en la Sejŝeloj. La komisiono konsistas el la landoj Unio de Komoroj, insulo Reunio (Francio), Madagaskaro, Maŭricio kaj Sejŝeloj en la regiono de la Hinda Oceano.
Krome, en kunteksto de vikipedio la mallongigo CoI aludas al la anglalingva gvidlinio en:Wikipedia:Conflict of interest ''Conflict of interest'' kiu traktas konfliktojn inter la celo de vikipedio, produkti neŭtralan kaj fidindan enciklopedion, kaj la celo de individuo redaktanto, kiu havas fortajn interesojn malneŭtrale prezenti temon kaj faras tion en sia redaktado.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.