CNIT | |||
---|---|---|---|
| |||
kongresejo • shopping mall • hotelo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Robert Camelot • Jean de Mailly • Bernard Zehrfuss • Nicolas Esquillan • Jean Prouvé vd | ||
Estiĝo | 12-a de septembro 1958 | ||
Malfermo | 1958 | ||
Uzado | |||
Proprietulo | Unibail-Rodamco | ||
Adreso | |||
Lando | Francio | ||
Situo | La Défense (Puteaux) | ||
Adreso | 2 Place de la Défense | ||
Poŝtkodo | 92092 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 53′ 34″ N, 2° 14′ 22″ O (mapo)48.892782.23944Koordinatoj: 48° 53′ 34″ N, 2° 14′ 22″ O (mapo) | ||
Altitudo | 46,3 m | ||
| |||
Posedata de | Unibail-Rodamco-Westfield vd | ||
Retejo | https://parisladefense.com/fr/decouvrir/tours/cnit-centre-des-nouvelles-industries-et-technologies | ||
La CNIT [knit], akronimo de Centre des Nouvelles Industries et Technologies (esperante Centro de Novaj Industrioj kaj Teĥnologioj), estas la unua konstruaĵo konstruita en La Défense apud Parizo. Ĝi okupas la terenon de la antaŭaj fabrikoj Zodiac.
Ĝia kreinto, Emmanuel Pouvreau, prezidanto de la sindikato de fabrikantoj de il-maŝinoj revis, ekde 1950, pri granda ekspozicia centro por la industrio. Surbaze de tenaceco, lia revo realiĝis en La Défense. Tiu kreaĵo estis sendube helpita de la bezono de grandaj surfacoj por pluraj grandaj ekspozicioj, tial ke la Grand Palais estis fariĝinta tro malgranda.
Ekde ĝia renovigo en 1989, ĝia celo estas esti palaco de kongresoj. Tamen, ĝi ankaŭ enhavas butikojn kiel Fnac, trinkejojn, restoraciojn kaj hotelon: La Hilton, kiu estas la daŭrigo de Sofitel.
La konstruado daŭris de 1956 ĝis 1958, laŭ teĥniko de duoblaj maldikaj veloj el armita betono (kun spanoj de 218 metroj). La arĥitektoj estis Robert Camelot, Jean de Mailly, Bernard Zehrfuss, ĉiuj tri Premioj de Romo akompanitaj de Jean Prouvé por la fasadoj-kurtenoj. La inĝeniero de la strukturo estis Nicolas Esquillan.
En 1988, la internaj strukturoj estis tute malplenigitaj kaj estis rekonstruitaj por ampleksi ĉirkaŭ 200 000 m2 (anstataŭ la antaŭaj 100 000 m2). La arĥitektoj de tiu renovigo, Michel Andrault kaj Pierre Parat (ANPAR), Torrieri i Lamy kun Zehrfuss kiel konsilista arĥitekto, estis direktitaj de Christian Pellerin, prezidanto de la Sari, tiam posedanto de la loko.
La kongresa centro estas nuntempe administrata de Unibail-Rodamco.
Publikaj transportoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Centre des nouvelles industries et technologies en la kataluna Vikipedio.
|