Metano | |
Plata kemia strukturo de la Metano | |
Tridimensia strukturo de la Metano | |
Alternativa(j) nomo(j) | |
| |
Kemia formulo | |
CAS-numero-kodo | 74-82-8 |
ChemSpider kodo | 291 |
PubChem-kodo | 297 |
Merck Index | 13,5979 |
Fizikaj proprecoj | |
Aspekto | senkolora senodora gaso |
Molmaso | 16.04 g·mol−1 |
Denseco | |
Fandpunkto | −182.5 °C |
Bolpunkto | −161.49 °C |
Refrakta indico | 1,000444 |
Ekflama temperaturo | −188 °C |
Memsparka temperaturo | −161.49 °C |
Acideco (pKa) | 48 |
Solvebleco | Akvo: |
Mortiga dozo (LD50) | 326 mg/kg (buŝe)[1] |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |
GHS Signalvorto | Danĝera |
GHS Damaĝo-piktogramo | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H220, H280 |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P377, P381, P403 |
Metano estas la plej simpla hidrokarbono kaj la plej simpla alkano. La kemia formulo estas CH4.
Metano estas ĉefparto de tergaso kaj biogaso. Tio estas senkolora kaj senodora gaso ĉambrotemperature.
- Fandopunkto −182,6 °C
- Bolpunkto −161,7 °C
- krita temperaturo −82,5 °C
- krita premo 46,3 baroj
Metano povas eksplodeme reakcii kun oksigeno, aero kaj kloro. Kun kloro estiĝas metil-klorido, diklor-metano, kloroformo kaj Karbona tetraklorido.
Metano estas uzata kiel hejtgaso kaj servas kiel bazmaterialo al multaj organikaj kombinaĵoj.
Kombinaĵoj
Troviĝejoj de metano
- ĉefparto de tergaso, karbomineja gaso (fosilia brulaĵo)
- marĉa gaso estas miksaĵo de metano kaj karbon-dioksido
- biogaso konsistas el metano (ca. 60%) kaj karbon-dioksido (ca. 35%), hidrogenon, nitrogenon kaj sulfurhidrogenon.
Ecoj de metano
- senkolora kaj senodora
- denseco (0,72 kg/m3) estas malpli ol tiu de aero
- flamigebla
- kun hidrogeno ĝi formas ege ekspodeman miksaĵon
La unuaj alkanoj: metano, etano, propano, butano, pentano, heksano, heptano, oktano, nonano, dekano.
Trakto kiel forceja efiko
Metano (CH4) estas multe pli klimatodamaĝa gaso ol la fifama karbondioksido (CO2). Precipe dum la unuaj du jardekoj post kiam ĝi estas enaerigita, ĝia varmdoma efekto estas aparte forta. Al la plej grandaj sukcesoj de la Glasgova Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2021 nombras la internacia interkonsento pri malaltigo de la enaerigoj de metano.
Vulkana materialo kun la nomo zeolito kiel ĝi estas uzata kiel absorbilo de kata urino kaj kiu abundas sur la Tero, povas oferti la solvon. Tio estas ĉiukaze pli malmultekosta kaj malpli riska ol la varianto kun kataliziloj el noblaj metaloj kiel platino aŭ paladio kiuj bezonas temperaturojn de almenaŭ 600 gradoj C kaj separadon de la fluoj de metano kaj de oksigeno.
El la ĉerpado de nafto kaj gaso devenas nur 18 procentoj de la tutteraj enaerigoj de metano. La plej granda parto de la gaso enaeriĝas el disaj fontoj kiel bruliga senarbigo, bredado de laktobovinoj, minado de karbo kaj fermineralo, humidejoj kaj degelanta grundo kun daŭra frosto en la polusa regiono. Pro tio oni estis serĉanta pri solvo filtri metanon el la atmosfero anstataŭ rekte ĉe la fonto.
Oni sukcesis fari tion per zeolito al kiu oni nur aldonis etajn kvantojn da kupro. En reakciaj vitraĵoj la hela pulvoro ligis la trafluantan metanon - plej efike tio okazis ĉe varmegigo al 300 gradoj C. Sed ankaŭ ĉe malaltaj temperaturoj la metodo efikis kaj eĉ ĉe eta koncentriĝo de metano. Precipe sufiĉis por tio ordinara aero anstataŭ pura oksigeno.
La bazo por efika filtro por metano tiel estas kreita. zeolito-filtrojn por instalaĵoj kiel staloj por bovinoj aŭ karbominejoj kie kutime jam disponeblas tuboj por forkonduki la eksplodeman metanon. Tio estas la plej favorkosta metodo por kapti grandajn kvantojn da metano. La koncentriĝo en tiuj lokoj estas tro malgranda por torĉotipa bruligado, sed ĝi estas ideala por ŝia katalizilo