C/1966 T1 (Rudnicki) | |
---|---|
ne-perioda kometo • hiperbola kometo | |
Malkovro | |
Malkovrita de: | Konrad Rudnicki |
Dato de malkovro: | 15-a de oktobro 1966[1] |
Aliaj nomoj: | 1966e, 1967 II[2] |
Orbitaj karakterizojA | |
Epoko: | 2439520,5 (30-a de januaro 1967)[1] |
Perihelio: | 0,419225 AU[1] |
Discentreco: | 1,000391[1] |
Orbita periodo: | ne-perioda[1] |
Klinangulo: | 9,07898°[1] |
Lasta perihelio: | 20-a de januaro 1967[3] |
C/1966 T1 (Rudnicki) estas ne-perioda kometo. Ĝi estis malkovrita la 15-an de oktobro 1966 aparte de la pola astronomo Konrad Rudnicki en la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la angla amatoro George Alcock; ĉar ĉi tiu ne povis konfirmi la observon sekvatage, la kometo ricevis la nomon de Rudnicki.
La kometo pasis la Teron je distanco de nur 0,02 AU (astronomiaj unuoj), tio estas ĉ. tri milionoj da kilometroj. Ĝi atingis ŝajnan magnitudon de 8, do ne estis videbla sen instrumentoj. Ĝia perihelio (plej malgranda distanco al la Suno) estis 0,42 AU, do ĝi preskaŭ atingis la orbiton de Merkuro.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.