C-3PO | |
---|---|
droid • rolulo de la universo Star Wars • filma rolulo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo • rolulo en bildliteraturo | |
Kreita de | Anakin Skywalker |
Verko | Star Wars |
Rolita de | Anthony Daniels |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Originala nomo | C-3PO |
Sekso | vira |
Specio | humanoida roboto |
Povoj | parolas 6 milionojn da lingvoj |
Loĝloko | planedo Tatooine |
Okupo | "protokola roboto" |
Amikoj | R2-D2, Luke Skywalker |
C-3PO estas fikcia roboto en la filma serio de Star Wars. Ĝi estas la protokola roboto, tradukisto "parolanta 6 milionojn da lingvoj", servanta en "homaj-robotaj kontaktoj", farita de Anakin Skywalker sur planedo Tatooine.
Ĝi ofte estas videbla kun sia kamarado, roboto R2-D2. C-3PO travivas multajn aventurojn, servas al Padmé Amidala. Post multaj jaroj Princino Leia Organa sendas ilin al Tatooine por trovi Obi-Wan kiu povus helpi al la Ribela alianco. Venditaj al Luke Skywalker, la robotoj komencas novajn, eksterordinarajn aventurojn.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.