C♭-maĵoro aŭ C-bemola maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c♭. La tonalon C♭-maĵoro oni indikas en la notacio per sep bemoloj (b♭, e♭, a♭, d♭, g♭, c♭, f♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c♭-e♭-g♭), oni nomas C♭-maĵoro.
Pro la sep antaŭsignoj oni nur malofte uzas ĉi tiun tonalon; oni povus prezenti C♭-maĵoron – enharmonie ŝanĝita – pli simple per B-maĵoro.
Instrumentoj en C♭
En marŝbandoj oni uzas senklapajn flutojn en soprana kaj tenora pozicio, agorditajn en C♭. Sed la flutoj en C pli kaj pli venkas.
La duoblapedala harpo estas agordita en C♭. Ĉar oni pro la pedalmekaniko povas transagordi ĉiun kordon du fojojn, oni do povas ludi ĉiun tonalon. Krome laharpo sonas pli bone en tonaloj kun multaj bemoloj (♭), kelkaj komponistoj uzas ĉi tiun efekton kaj notas pecojn en B-maĵoro enharmonie ŝanĝitajn en C♭-maĵoro (ekz. Claude Debussy: Sonato por fluto, vjolo kaj harpo).
Verkoj
- Gabriel Fauré: Nokturno n-o 8 op. 84
Vidu ankaŭ
- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro