Cămărașu | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Cluj | ||
Alinome | Pusztakamarás (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 48′ N, 24° 8′ O (mapo)46.79305555555624.129722222222Koordinatoj: 46° 48′ N, 24° 8′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 319 m | ||
Poŝtkodo | 407140 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.811 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.507 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 56531 | ||
Cămărașu [kəməraŝu] (hungare: Pusztakamarás [pustakamaraŝ]) estas komunumo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca. Administre apartenas al ĝi Năoiu, Sâmboleni.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 129 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 1 385 (rumanoj, 15 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1 502 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 1.028 | 68,4 % |
romaoj | 289 | 19,2 % |
hungaroj | 185 | 12,3 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 1.121 | 74,6 % |
cigana | 195 | 13,0 % |
hungara | 186 | 12,4 % |
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1322. De 1332 ĝi estas ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs). Ĝi estis la bieno de la familio Kemény.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- László Kasza (*14-a de oktobro 1914 – ): kuracisto, adjunkto.
- Domokos Kemény (Marosvásárhely, 1806 – 12-a de oktobro 1885): juristo, landkunvena deputito
- Zsigmond Kemény, barono (Alvinc, 12-a de junio 1814 – Pusztakamarás, 22-a de decembro 1875): verkisto, eseisto, politikisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1843) tie estas entombigita.
- András Sütő (17-a de junio 1927 – Budapeŝto, 30-a de septembro 2006): hungara verkisto, eseisto, dramverkisto, laŭreato de Herder-premio kaj Kossuth-premio[3].
- Ferenc Székely (n. 5-a de junio 1951): etnografia esploristo.
- Ferenc Szász (11-a de marto 1880 – Kluĵo, 1-a de septembro 1948) agronomo
- István Szász (14-a de februaro 1865 – Novoj, 11-a de septembro 1934) agronomo
Literaturo
- Székely Ferenc: Templomra szállt bánatmadár (Pusztakamarási magyarok), Kriterion Könyvkiadó, 2011.
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.
- ↑ Recensământul populaţiei şi al locuinţelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-01-03.
- ↑ Sütő András (hungare). Digitális Irodalmi Akadémia (Cifereca Literatura Akademio). Arkivita el la originalo je 2007-03-12. Alirita 2006-06-22.
- Situo en la distrikto
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.