Căianu [kəjanu] (hungare: Magyarkályán) estas komunumo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 1 268 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 2 700 (rumanoj, 8% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1326. Ĝi estis hungara-rumana vilaĝo en la mezepoko. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre apartenas al ĝi Vaida-Cămăraş. Căianu Mic (Kiskályán) eliĝis el tiu vilaĝo.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.