Côte d'Émeraude (esperantlingve "smeralda marbordo") estas la nomo donita de Eugène Herpin, pro la koloro - smeralda verda - de la maro je iuj momentoj, al la parto de marbordo norde de Bretonio situanta inter Kabo Fréhel kaj Cancale.
Lokoj laŭ Côte d'Émeraude
Jen lokoj kaj banurboj laŭ tiu marbordo, oriente okcidenten : Por ĉiuj lokoj menciitaj sur la paĝo Kategorio:Côte d'Émeraude : vidi sur Google Maps (helpo), Bing Maps (helpo) aŭ deŝuti en formato KML (helpo).
Ille-et-Vilaine
- Cancale
- Pinto de Grouin
- Île des Landes
- Île du Guesclin
- Pointe du Meinga
- Île Besnard
- Havre de Rothéneuf
- Pointe de la Varde
- Paramé
- Saint-Malo
- Insulo Cézembre
- Estuaro de rivero Rance
- Saint-Suliac
- Dinard
- Saint-Lunaire
- Saint-Briac-sur-Mer
Côtes-d'Armor
- Lancieux
- Ploubalay
- Saint-Jacut-de-la-Mer
- Saint-Cast-le-Guildo
- Kabo Fréhel
- Sables d'Or les Pins
Haveno de Erquy kaj banurbo Pléneuf-Val-André, borderantaj la golfeton de Saint-Brieuc, estas ankaŭ partoj de Côte d’Émeraude.
Komunumaro de Côte d'Émeraude estis kreita en oktobro 1996.
Historio
Eugène Herpin (1860-1942), loka historia advokato, baptopatro de "Cote d'Emeraude" ĉar li donis al ĝi sian nomon, loĝis en Paramé. La teritorio limigita per rivero Rance, Manika Markolo kaj kaviĝo de Châteauneuf antaŭlonge nomiĝis "Clos-Poulet" (nomo venanta de « Pou-Alet », de la latina lingvo Pagus Aleti, (esperantlingve "la lando de Alet"). Ĝi estis renomita Côte d’Émeraude laŭ la modelo de Côte d'Azur por akompani la turisman evoluon.
La pejzaĝoj
La marbordo inspiris plurajn artistojn, kiel la pentristo Léon Hamonet kvalifikita en 1941 de ĵurnalisto de gazeto Ouest-France per Sorcier de la Côte d'Émeraude (esperantlingve "Sorĉisto de Côte d'Émeraude") pro lia lerteco pentri ĝian pitoreskecon[1].
Aranĝado kaj teritoriaj projektoj
Projekto de regiona natura parko estas esplorata sur rivero Rance - Côte d'Emeraude, t.e. 66 komunumoj, de Kabo Fréhel ĝis Pinto de Groin (Cancale), okcidente orienten, kaj de Saint-Malo al Guitté, 20 km sude de Dinan, norde suden. Rivero Rance kaj bretona sektoro de fama maro de Faluns estas enigitaj en tiu areo. Tiu ideo naskiĝis en ĉirkaŭ 2003-2005, regiono Bretonio oficiale lanĉis la projekton en 2008. Ĝia konduko estis konfidita al asocio "COEUR Emeraude"[2], prezidata de Charles Josselin.
Uzoj de la termino
Côte d'Émeraude estas la titolo de eldonoj kaj verkoj[3] :
- La Côte d'Émeraude, semajna gazeto eldonita en Dinard de 1898 ĝis 1912 ; La Côte d'Émeraude et le Petit Dinardais réunis en 1913 ; eldonitaj en Dinard ;
- Le Journal de Dinard et de la Côte d'Émeraude, 1926 ĝis 1929 ; poste Dinard-Côte d'Émeraude de 1929 ĝis 1940, eldonitaj en Dinard ;
- Le Phare de la Côte d'Émeraude, semajna gazeto de 1934 ĝis 1936, eldonita en Saint-Malo.
Referencoj
- ↑ TTT-ejo de asocio de amikoj de la artisto. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2013-11-19.
- ↑ TTT-ejo de asocio preparanta la regionan naturan parkon (PNR) Rance Côte d'Emeraude
- ↑ Henri-François Buffet, Répertoire de la presse et des publications périodiques d'Ille-et-Vilaine (1784-1958), eldonejo "Imprimeries réunies", Rennes, 1959.
Vidu ankaŭ
Arkivoj
- Fonds Armel Beaufils, Arkivoj de departemento Ille-et-Vilaine, fonds 140 J, (0,80 ml), 1927-1976 - Arkivoj pri protekto de lokoj de Côte d'Émeraude ĝis Côte de granit rose.
Bibliografio
- Eclats d'Emeraude, historia romano de Carole Lavoie, kiu priskribas la komenciĝon de turismo sur Côte d'Emeraude. Premio "Jackie Bouquin" nomita « la Femme dans l'histoire », eldoninto "Editions Prologue", 2007 - ISBN 978-2-9529502-0-6
- Kolektivaĵo, La Côte d'Emeraude, eldono "Cahiers du Patrimoine", Monum 2001. ISBN 2-85822-661-X
- Anne-Marie Ferellec, Les pollutions marines. Situation actuelle sur la Côte d'Émeraude et mesures préventives, medicina tezo, 1975, 209 p., (Arkivoj de Ille-et-Vilaine - Memuaro 2 J 701).
- Monique Sclaresky, La belle époque sur la Côte d'Émeraude, eldoninto "Ouest-France", 1984.
- Rachel Fournier, La contrebande maritime, 1763-1791, du Cap Fréhel à la baie du Mont-Saint-Michel, Rennes, 1997, (Arkivoj de Ille-et-Vilaine - Memuaro 2 J 815).
- Philippe Clairay, Le développement touristique de la Côte d'Émeraude (partie d'Ille-et-Vilaine) depuis le Second Empire, Rennes, 1997, (Arkivoj de Ille-et-Vilaine - Memuaro 2 J 928).
- Henri Fermin, malnova bibliotekisto de Dinard, pluraj titoloj.
- Aimée et Cédric Gourin, La Côte d'Emeraude, de Saint-Lunaire à Saint-Jacut-de-la-Mer, eldoninto "éditions Alan Sutton", 2009.
- Aimée et Cédric Gourin, La Côte d'Emeraude en 100 questions, eldoninto "éditions Alan Sutton", 2013.
Vidu ankaŭ
|