Koko (portugale côco) estas ritmo kaj danco de brazila muziko kaj apartenas al la regiona muziko de nordorienta Brazilo (música nordestina)[1]. La pardanco baziĝas sur la baião kaj estis unuafoje menciata en la dua duono de la 18-a jarcento.
Oni distingas diversajn variaĵojn de koko: côco de sertão (en la internlando), côco de praia (ĉe la marbordo), côco de roda (cirklodanco) kaj aliaj.
Tipaj akompaninstrumentoj estas fluto (pífano), pandero, triangulo, zabumbo aŭ surdo, ganzao (stertora instrumento), foje ankaŭ akordiono (sanfono). Oni kantas kun ĝi simplajn tekstojn.
Referencoj
- ↑ Música de Pernambuco. Arkivita el la originalo je 2012-03-13. Alirita 2015-03-11.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.