Bystrany, hungare Ágostháza [AgoŝthAza], germane Eulenbach/Wellbach estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Welbachy.
Bystrany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Košice | ||
Distrikto | Spišská Nová Ves | ||
Poŝtkodo | 053 62 | ||
Aŭtokodo | SN | ||
Telefonkodo | ++421-53-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 978 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 489 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°57′00″N 20°46′00″O / 48.95°N, 20.766667°O (mapo) Koordinatoj: 48°57′00″N 20°46′00″O / 48.95°N, 20.766667°O (mapo) | ||
Alto | 415 m s.m. | ||
Areo | 8 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Geografio
Bystrany situas laŭ flankovojoj, fervojo preteriras. Spišská Nová Ves troviĝas je 16 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en germana formo "Ewlwnbach". En 1787 loĝis tie 350 vilaĝanoj en 31 domoj, en 1828 458 vilaĝanoj en 63 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Wellbach, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ágostháza 629 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesváralja, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bystrany 2523 homoj, (2289 slovakoj, 222 ciganoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1784
- novklasikisma kastelo de 1860
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio