Bynov | |
germane Bünauburg bei Bodenbach | |
urba parto | |
![]() Bynov el sudoriento | |
Oficiala nomo: Bynov | |
Kromnomo: Děčín IX-Bynov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Děčín |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Elba Grejsmontaro |
Domoj | 247 2011 |
Rojo | Jílovský potok |
Situo | Bynov |
- alteco | 212 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 46′ 58″ N 14° 09′ 04″ O / 50.78278 °N, 14.15111 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 299 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 160 m s. m. |
Katastro | 15,25 km² (1 525 ha) Bynov |
Loĝantaro | 3 670 (2021) |
Denseco | 240,66 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1543 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 405 05 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Bynov (germane Bünauburg bei Bodenbach) estas eksa municipo, nun IX-a parto de statuta urbo Děčín. Ĝi troviĝas nordokcidente de Děčín. Estas ĉi tie registritaj 247 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 3 670 loĝantoj.
Děčín IX-Bynov situas en katastra teritorio Bynov kun areo 15,25 km².
Geografio
![](../I/Bynov_ze_z%C3%A1padu.jpg.webp)
Bynov, kiel okcidenta parto de Děčín, etendiĝas en norda Bohemio, laŭlonge laŭ grava kaj nuntempe sufiĉe frekventata ŝoseo I/13 kuniganta Děčín kaj Teplice. En la norda flanko troviĝas protektita pejzaĝa regiono Elbaj grejsoj, en kiu tuj super la urba parto troviĝas grejsaj muroj. Escepto estas nek per vegetaĵo preskaŭ surkreskintaj kampoj de grejsaj ŝtonegoj. Male en la suda parto etendiĝas Bohemia mezmontaro. Dislimejo de ambaŭ protektitaj pejzaĝaj regionoj estas ŝoseo I/13.
Por la municipo estas karakterizaj altaj arbarkovritaj montetoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin el ĉiuj direktoj kaj kreas valon de rojo Jílovský potok, kondukanta el okcidento al oriento, direkte al Děčín. Karakterizaj montetoj kiel Klobouk en sudo kaj Písečný vrch en okcidento donas al Bynov sur mapo ĉapelan formon. La plej alta monto en la ĉirkaŭaĵo estas grejsa tablomonto Děčínský Sněžník, malproksima nur 3 km nordokcidente. Tiuu kun alteco 723 metroj apartenas al karakterizaj dominantoj en la ĉirkaŭaĵo kaj tre alloga turisma celo ne nur por la lokaj aŭ enlandaj loĝantoj, sed ankaŭ por turistoj el Germanio.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.
Loĝantaro
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 389 | 376 | 435 | 804 | 1 132 | 1 181 | 1 356 | 1 171 | 1 345 | 1 370 | 861 | 4 897 | 4 476 | 3 932 |
Domoj | 49 | 52 | 53 | 70 | 98 | 109 | 150 | 216 | . | 240 | 160 | 230 | 237 | 247 |
Indikoj el la jaro 1970 estas ensumigitaj ĉe loka parto Nová Ves. Nombro de domoj el la jaro 1961 estas ensumigita en domoj de loka parto Děčín. |
Pluaj fotoj
- Bynov el monto Písečný vrch (vido al okcidento)
- Rojo Jílovský potok
- Vido el sudo
- Vido el strato Teplická al nordoriento
- Vido tra vojo kondukanta al Horní Oldřichov
- Strato Na Pěšině
- Preĝejo de Nomo de Virgulino Maria el la jaro 1933, vido el nordokcidento
- Tra suda parto kondukas neuzata fervojo Kozí dráhy
|