Buzenval | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Kajoj de la stacio en 2006 | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 20-a | |||
Geografia situo | 48° 51′ 7″ N, 2° 24′ 7″ O (mapo)48.8519762.402045Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 24′ 7″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 448 855 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 10-a de decembro 1933 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 05-05 | |||
Metro-linio | ![]() | |||
Buzenval [byzɑ̃val] estas stacio de la Metroo de Parizo, sur linio 9, en la 20-a arondismento de Parizo.
Stacio
La stacio estis malfermita la 10-an de decembro 1933. Ĝi estis tute restaŭrita en 2008.
Ĝi ŝuldas sian nomon al Strato de Buzenval, memore al kvartalo de Buzenval, loĝloko de Rueil-Malmaison, kie okazis batalo de la Sieĝo de Parizo nomita Batalo de Buzenval la 19-an de januaro 1871.
Alirejoj
![](../I/Station_Buzenval_-_m%C3%A9tro.JPG.webp)
Endoma alirejo
La stacio disponas pri du alirejoj, nome ŝtuparo en la enirejo de domo ĉe n-ro 35, Strato d'Avron, en la angulo kun n-ro 51, Strato de Buzenval; kaj elira rulŝtuparo fronte al n-ro 28, Strato d'Avron.
Interkonektoj
RATP 57 Traverse Charonne
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.