Bussière-Nouvelle
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Auzances
INSEE kodo 23037 [+]
Poŝtkodo 23700
Kodo laŭ INSEE 23037
Politiko
Urbestro S-ino Valérie Simonet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 111 (2 006)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°01′12″N 2°25′38″O  /  46.02°N, 2.42722°O / 46.02; 2.42722 (Bussière-Nouvelle) (mapo) Koordinatoj: 46°01′12″N 2°25′38″O  /  46.02°N, 2.42722°O / 46.02; 2.42722 (Bussière-Nouvelle) (mapo)
Alto 571 m - 687 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,52 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Bussière-Nouvelle en Francio
46° 01′ 12″ Nordo  25′ 38″ Oriento / 46.02 °N, 2.42722222222 °O / 46.02; 2.42722222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bussière-Nouvelle [+]

Bussière-Nouvelle estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 111 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Geografio

Bussière-Nouvelle etendiĝas sur 8,52 km², kaj havis 111 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 13 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bussière-Nouvelle situas je alteco de 687 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bussière-Nouvelle apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Valérie Simonet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

Bussière-Nouvelle apartenas al la kantono de Auzances, kies ĉefurbo estas Auzances. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.