Busaval
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 425201
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 3′ N, 75° 46′ O (mapo)21.0575.77Koordinatoj: 21° 3′ N, 75° 46′ O (mapo) [+]
Alto 209 m [+]
Areo 13,38 km² (1338 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Busaval (Maharaŝtro)
Busaval (Maharaŝtro)
DEC
Busaval
Busaval
Situo de Busaval
Busaval (Barato)
Busaval (Barato)
DEC
Busaval
Busaval
Situo de Busaval

Map

Busaval, marate भुसावळ estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Ĝalgaon.

Vidindaĵo de Busaval

Geografio

Busaval situas sur montetaro laŭ rivero Tapti en alto 209 metrojn super la marnivelo. La distrikta sidejo Ĝalgaon troviĝas 22, Burhanpur 55, Akola 132, Ĝalna 135, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 386, tutlanda ĉefurbo Delhio 856, Kolkato 1310 kilometrojn (aere) .

Demografio

Busaval havis populacion de 187421 en 2011. La legopovo estas 88%.

Stacidomo en Busaval

Historio

Busaval akiris vastan famon, kiam la britoj konstruis tie la fervojon. La urbo estis rivera trapasejo kun nodo. Iam ankaŭ armea bazo estis fondita, la urba magistrato en 1883.

Ekonomio

Busaval estas konata pro sia banankultivado kaj speciala blanka melongeno.

Lingvoj

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Religioj

En Busaval vivas majoritate hinduoj 64%, krome minoritate islamanoj 24%, budhanoj 9%, ĝainistoj kaj kristanoj po 1%.

Klimato

Busaval situas en duonarida klimato kaj havas tre sekan kaj varman veteron, eĉ ĝi apartenas al la plej varmaj urboj de la lando. La urbego ricevas moderan pluvokvanton dum la musono.

Trafiko

Busaval havas trairan vojon tra ponto, krome 4 aliajn vojojn. Same fervoja linio trairas ĉe alia ponto, krome alia fervoja linio aliĝas al tio. La urbego estas tre malnova kaj havas mallarĝajn vojojn, tial la trafiko estas malrapida. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝalgaon.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.