La Burunda prezidanta balotado en 2005 okazis la 19-an de aŭgusto 2005 fare de deputitoj de la Nacia asembleo kaj la Senato. Rezulte de tio Pierre Nkurunziza iĝis la unua demokratie elektita prezidanto de la lando post 1993, kio signifis la finon de la 3-jara transira periodo.
La artikolo 301 de la konstitucio malpermesis al prezidantoj de la transira periodo kandidatigi sin por la unua prezidanta balotado. La artikolo 302 de la konstitucio antaŭvidis, ke la unua prezidanto de la posttransira periodo estu elektita de la Nacia asembleo kaj la Senato.[1] La 19-an de aŭgusto dum la komuna parlamenta kongreso, konsistanta el anoj de la Nacia asembleo kaj la Senato, Pierre Nkurunziza estis elektita la prezidanto. La 26-an de aŭgusto okazis lia inaŭguro. Tio signifis la finon de la 3-jara transira periodo.[2]
Voĉdonado pri Pierre Nkurunziza kiel prezidonto | ||
Rezultoj | La kvanto de voĉdonoj (162) | |
Por | 151 | |
Kontraŭ | 9 | |
Sindetenoj | 1 | |
Malplenaj | 1 | |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ La tria raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 8-an de marto 2005 ruse
- ↑ La speciala raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 14-an de septembro 2005 ruse
|