La Burunda balotado en la Nacian asembleon en 2005 okazis la 4-an de julio 2005 kaj estis parto de la Balotadoj en Burundo 2005, per kiuj demokratie renoviĝis la burunda potenco.

La 4-an de julio ĉi tiun balotadon partoprenis ĉ. 77 % registritaj elektantoj. Entute ĉio estis trankvile, nur en Buĵumburo okazis incidento, rezulte de kiu estis malgrave vundita soldato de la Naciaj defendaj fortoj. CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) ricevis 57,8 % voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 21,6 % voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA) — 7,1 %, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,9 %, La Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1 %. Post la fino de la kalkulado, la prezidanto Domitien Ndayizeye (la gvidanto de FRODEBU) publike gratulis Pierre Nkurunziza pro venko de lia partio.[1] Por garantii la etnan (60/40) proporcion kaj virinan reprezentadon (30 %), post la fino de la kalkulado en la Nacian asembleon estis aldone kooptitaj 18 deputitoj (inkluzive de 3 tvaoj).

Partioj Voĉdonoj  % Elektitaj lokoj Kooptitaj lokoj Entute lokoj
la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD) 1.417.80058,5559564
la Fronto por la demokratio en Burundo (FRODEBU) 525.33621,7025530
la Unio por la nacia progreso (UPRONA) 174,5757.2110515
la Nacia konsilio por defendo de demokratio (CNDD) 100,3664.144-4
la Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (MRC-Rurenzangemero) 51,7302.142-2
la Partio de la nacia renaskiĝo (PARENA) 42,2231.74---
Aliaj / Sendependaj 109,3964.51---
Etnaj tvaoj deputitoj ---33
Entute (partoprenis 77,2 %) 2,421,426100.010018118
Nevalidaj voĉdonoj 24,575
Entute voĉdonoj 3,132,494
Registritaj elektontoj 3,167,124

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.