Burggrafo, burgestro (el la germana : Burggraf) aŭ kastelestro (kastelano[1] – el la latina castellum → castellanus) estis devene supera oficisto de landestra administrado (en periodo de burga sistemo), pli poste – post konstituigo de kulmine mezepoka parcela nobelaro – administranto kaj gardanto de burgo. En la 13-a jarcento en burggrafojn transiris la potenco de ĵupestroj. Ekde la 13-a jarcento la burggrafoj estas ankaŭ juĝejaj kaj landaj oficistoj, kies potenco iom post iom tre kreskas. La plej supera burggrafo estis en la tempo de landa ŝtato eĉ la plej potenca landa oficisto.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Tiu ĉi termino estas en la ĉeĥa lingvo uzata nur por periodo inter la 10-a – 13-a jarcentoj aŭ en moderna signifo (t.e. por marki administrantojn/ĉiĉeronojn en burgoj kaj kasteloj)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.