Burga ponteto
ponto
Lando Ĉeĥio vd
Situo Moravia Ostrava
Situo
Geografia situo 49° 49′ 56″ N, 18° 17′ 49″ O (mapo)49.832118.2969Koordinatoj: 49° 49′ 56″ N, 18° 17′ 49″ O (mapo)
Burga ponteto (Ĉeĥio)
Burga ponteto (Ĉeĥio)
DEC
Burga ponteto
Burga ponteto
Situo de Burga ponteto

Burga ponteto aŭ ankaŭ Ponteto de Unio estas ponto por piedirantoj en Ostrava.

Loko

La ponteto travolbigas riveron Ostravicon ĉe kunfluejo kun rivero Lučina kaj ĝi servas por piedirantoj inter ekspoziciejo Nigra herbejo kaj Sileziaostrava burgo.

Historio

Konstruo de la ponteto devene servis kiel industria ponto por kemia tubaro[1] en areo de Minejo Jan Šverma, kie ĝi kunigis bordojn de Odra inter Mariánské Hory kaj Hošťálkovice. La konstruo de ponteto estis el origina loko forportita en la jaro 2003 kaj post riparo lokigita sur la nuna loko. Por publiko la ponteto estis malfermita la 14-an de majo 2004.[2]

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.