![]() Kiel legi la taksonomion | |
---|---|
![]() | |
Biologia klasado | |
| |
Aliaj Vikimediaj projektoj | |
Burbon-rozo, Burbona rozo aŭ Rosa × borboniana apartenas al la grupo de la malnovaj rozoj. Ĝia nomo venas de la insulo Île de Bourbon, hodiaŭ Reunio. Francaj setlantoj plantis heĝojn kun Rosa × damascena 'Bifera' kaj Rosa × chinensis 'Parson's Pink China' je la limoj de iliaj kampoj. Inter tiuj rozoj troviĝis en 1817 semplanto, kiu estis portata al Francio. La ĝardenisto de la duko de Orléans ricevis ĝin kaj komencas bridi rozojn kun tiu semplanto.
La burbonaj rozoj anstataŭas la grupon de la Portland-rozoj. Burbonaj rozoj havas grandajn globformajn, plenajn florojn kaj klasikan habiton. Ili floras ekde junio plurfoje. Ili fariĝas ĉ. 1,50 m altaj. Ili estas relative malrezistaj kontraŭ malsanoj. Floroj kaj tigoj estas similaj al la pli malfrue breditaj te-hibridoj.
Ŝatataj kultivaroj (Selekto)
- 'Boule de Neige', 1867, blanka, forte odoranta
- 'Charles Lawson', Lawson 1853
- 'Honorine de Brabant'
- 'Kathleen Harrop', 1918, helrosea
- 'Las Casas', 1828, malhelrosea
- 'Louise Odier', 1851, helrosea, forte odoranta
- 'Mme d'Enfert', 1904, rosea, odoranta
- 'Mme Ernest Calvat', 1888, helrosea, odoranta, mutacia ŝoso de 'Mme Isaac Pereire'
- 'Mme Isaac Pereire', 1881, karmenrosea, forte odoranta, grimpanta
- 'Mme Pierre Oger', 1878, perlamotblanka, nutacia ŝoso de 'Reine Victoria'
- 'Reine Victoria', 1872, rosa, leichter Duft
- 'Souvenir de la Malmaison', 1843, kremkolora, forte odoranta monda rozo
- 'Zéphirine Drouhin', Bizot 1868
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- 'Mme d'Enfert'
- Duftrosen Arkivigite je 2012-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1
Galerio
- 'Honorine de Brabant'
- 'Kathleen Harrop'
- 'Las Casas'
- 'Louis Odier'
- 'Madame E. Calvat'
- 'Reine Victoria'
- 'Souvenir de la Malmaison'
- 'Zéphirine Drouhin'