Mezgranda buntpego (Dendrocopos medius) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Buntpegoj estas birdoj de la familio de Pegedoj. Tiu nomigo taŭgas ĉefe por Dendrokopoj kaj la specioj de la genro Picoides (tre rilataj unu al alia), sed ankaŭ por aliaj similaj genroj de la tribo Dendropicini ene de la subfamilio de Picinae.
La du unuaj grupoj estas mezgrandaj birdoj kun bela plumaro kie ĉefas nigro kaj blanko kun diversaj bildoj (kaj de tie la nomo de "Buntpegoj") kaj multaj montras ankaŭ diversformajn ruĝajn aŭ flavajn markojn en krono. La membroj de la aliaj genroj ne estas tiom buntaj kaj montras ekzemple nigrajn dorsojn sen blankaj markoj aŭ verdajn dorsojn.
- Tribo: Dendropicini
- Genro: Melanerpes (ĉirkaŭ 22 specioj)
- Genro: Sphyrapicus - sevsuĉuloj (4 specioj)
- Genro: Xiphidiopicus - Kuba pego
- Genro: Dendropicos (15 specioj)
- Genro: Dendrocopos (21 specioj)
- Genro: Picoides (nuntempe 12 specioj; eble nur 3 apartenas ĉi tie) - tiu genro bezonas korektadon[1]. Vidu la artikolon por tiu genro.
- Genus: Veniliornis (14 specioj)
- Tribo: Dendropicini
Notoj
- ↑ Moore et al. (2006)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.