Bulgarlingva Vikipedio
Retadreso bg.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bulgara
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 28-a de marto 2024
Artikolnombro 297 440
Profundeco 28.3
Paĝoj 668 276
Redaktoj 12 157 326
Uzantoj 341 317
Aktivaj uzantoj 788
Administrantoj 24
Dosieroj 13

La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 28-an de marto 2024 ĝi enhavas 297 440 artikolojn.

En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.

unu el pluraj variaĵoj de emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la bulgara Vikipedio (majo 2010)
modela ekrankopio de bulgara vikipedia paĝo de aŭgusto 2011, alŝutita fare de esperantisto

Vidu ankaŭ

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.