Bulgaria Futbala Asocio | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 1923 vd | |
Lando(j) | Bulgario | |
Ĉefestro(j) | Borislav Mikhailov vd | |
Membro de | FIFA • UEFA vd | |
Posedatoj | nacia futbala teamo de Bulgario • vira sub-21-jarula futbala teamo de Bulgario • virina nacia futbala teamo de Bulgario • bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Bulgaria Olympic football team • Bulgaria national beach soccer team • Bulgaria national under-19 football team • Bulgaria national under-18 football team • bulgaria nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • Q116455565 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Bulgaria Futbala Asocio, bulgare Български футболен съюз, Bulgarski futbolen sajus estas la nacia futbala asocio en Bulgario, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1923. La asocio interalie ekde 1924 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la Unua Ligo de Bulgario - bulgare Първа лига, Parva liga, aŭ je plena nomo bulgare Първа професионална футболна лига, Parva profesionalna futbolna liga, Unua profesia futbala ligo. La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo PFK Ludogorec Razgrad (ПФК Лудогорец Разград), jam la 12-an jaron en sinsekvo, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo CSKA Sofija (ПФК ЦСКА София, PFK CSKA Sofija, je plena nomo profesia futbala klubo Centra Armea Sportklubo Sofio) - laŭ la stato de 2023 entute 31-foje.