Sling Camp aŭ Kampadejo Sling Koordinatoj: 51° 11′ 38.84″ N 1° 42′ 54.20″ U / 51.1941222 °N, 1.7150556 °U (mapo) estis kampadejo de la Unua Mondmilito okupita de novzelandaj militistoj ĉe la urbo Bulford de Salisbury Plain en Wiltshire, Anglio. Post la fino de la milito la kampadejanoj ne akceptis plusuferi disciplinon kaj insurekciis. Kelkaj el la supozeblaj kulpuloj estis senditaj reen al Novzelando (paradokse) dum restintoj ricevis ordonon gravuri bildon de enorma kivio ĉe la argilo de la monteto ĉe la kampadejo. La de tiam nomata Bulford Kiwi aŭ Bulforda kivio estas ankoraŭ tie. La argila blanko grunda kontrastas kun la ĉirkaŭa vegataĵaro.
Grando
- La kviva korpo estas 6,100 m².
- El la kivia piedo al la dorsopinto estas 130 m.
- La kivia beko estas 46 m longa.
- La literoj "N.Z." estas 20 m longaj.
Poste
Post la milito la entrepreno Kiwi (ciraĵo) dungis laboristojn por pluhavi la kivion, kiel propagando, kvankam ili asertis, ke temas pri omaĝo al la novzelandaj trupoj. Dum la Dua Mondmilito la bildo estis kovrita de vegetala miksaĵo por eviti helpon al germanaj aviadistoj. Poste skoltoj restaŭrigis la bildon. Poste la brita armeo zorgis pri ĝi.
Eksteraj ligiloj
- Google Maps image of the Kiwi
- Filmo de novzelandaj militistoj elirantaj el Sling Camp, ĉe New Zealand Film Archive:
- Leteroj el novzelandaj militistoj pri Sling Camp: Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Leteroj el novzelandaj militistoj pri Sling Camp:
- Leteroj el novzelandaj militistoj pri Sling Camp: Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine