Panama gonflobirdo Malacoptila panamensis | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||
Notharchus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La gonflobirdoj, monaĥinbirdoj kaj siaj parencoj estas birdoj de la preskaŭpaserina familio de Bukonedoj, tio estas tropika birdoj de la ordo de Pegoformaj kiuj reproduktiĝas el Sudameriko ĝis Meksiko.
Ili estas rilataj al la jakamaraoj aŭ Galbuledoj, sed ili ne havas la irizajn kolorojn de tiu familio. Ili estas ĉefe brunaj, ruĝecaj aŭ grizaj, kun grandaj kapoj kaj ebenaj bekoj kiuj finas per hokaj pintoj. La abunda plumaro kaj mallongaj vostoj ŝajnigas ilin fortikaj kaj gonflecaj, kio nomigas populare la familion. Ili manĝas insektojn kaj etajn vertebrulojn prenitajn per gvata tekniko.
Kiel plej parto de siaj parencoj, tiu grupo estas tunelonestumantoj, kaj la ino demetas 2-3 brilajn blankajn ovojn en truo engrunde aŭ en termitejo.
Specioj
- FAMILIO
- BUKONEDOJ
- Genro: Notharchus
- Gujana gonflobirdo, Notharchus macrorhynchos
- Blankkola gonflobirdo, Notharchus hyperrynchus
- Nigrabrusta gonflobirdo, Notharchus pectoralis
- Brunstria gonflobirdo, Notharchus ordii
- gonflobirdo, Notharchus tectus
- Sablaventra gonflobirdo, Notharchus sawinsoni
- Genro: Bucco
- Makrodaktila gonflobirdo, Bucco macrodactylus
- Punktita gonflobirdo, Bucco tamatia
- Monaĥa gonflobirdo, Bucco noanamae
- Koluma gonflobirdo, Bucco capensis
- Genro: Nystalus
- Radia gonflobirdo, Nystalus radiatus
- Ĉakurua gonflobirdo, Nystalus chacuru
- Strieca gonflobirdo, Nystalus striolatus
- Makuldorsa gonflobirdo, Nystalus maculatus
- Genro: Hypnelus
- Ruĝgorĝa gonflobirdo, Hypnelus ruficollis
- Genro: Malacoptila
- Blankbrusta gonflobirdo, Malacoptila fusca
- Duonkoluma gonflobirdo, Malacoptila semicincta
- Stribrusta gonflobirdo, Malacoptila striata
- Flavgorĝa gonflobirdo, Malacoptila fulvogularis
- Ruĝkola gonflobirdo, Malacoptila rufa
- Panama gonflobirdo, Malacoptila panamensis
- Liphara gonflobirdo, Malacoptila mystacalis
- Genro: Micromonacha
- Monaĥineto, Micromonacha lanceolata
- Genro: Nonnula - la monaĥinoj
- Flavmentona monaĥino, Nonnula sclateri
- Ruĝbrusta monaĥino, Nonnula rubecula
- Bruna monaĥino, Nonnula brunnea [1]
- Grizvanga monaĥino, Nonnula frontalis
- Ruĝkrona monaĥino, Nonnula ruficapilla
- Brunkapa monaĥino, Nonnula amaurocephala
- Genro: Hapaloptila
- monaĥino, Hapaloptila castanea
- Genro: Monasa - la monaĥinoj
- Nigra monaĥino, Monasa atra
- Nigrafrunta monaĥino, Monasa nigrifrons
- Blankafrunta monaĥino, Monasa morphoeus
- Flavbeka monaĥino, Monasa flavirostris
- Genro: Chelidoptera
- Funebra monaĥino, Chelidoptera tenebrosa
Referencoj
- Hilty, Birds of Venezuela, ISBN 0-7136-6418-5
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
Notoj
- ↑ Endemia specio en la napaj humidaj arbaroj
Eksteraj ligiloj
- Filmoj de Gonflobirdoj Arkivigite je 2008-02-21 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Interreta Birdokolekto