Bukavu | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
limurbo • city of the Democratic Republic of the Congo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 2° 30′ S, 28° 52′ O (mapo)-2.528.866666666667Koordinatoj: 2° 30′ S, 28° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 498 m [+] | ||||
Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||||
Horzono | Centr-Afrika Horzono [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bukavu [+] | |||||
Bukavu estas metropolo, provinca ĉefurbo, universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 02° 30′ S 28° 52′ O / 2.500 °S, 28.867 °O (mapo)Koordinatoj: 02° 30′ S 28° 52′ O / 2.500 °S, 28.867 °O (mapo)
- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 806.940 en 2012
- Supermara alteco: 1498 m
- Horzono: UTC +2
Esperanto
"KOMITATO POR LA PROMOCIO DE VIRINOJ KAJ INFANOJ EN KAMPARAJ REGIONOJ" "COPROFER a.s.b.l" (france COMITE POUR LA PROMOTION DE LA FEMME EN MILIEU RURAL)
Geografio
Bukavu situas sur altebenaĵo laŭ lago Kivuo en la orienta sekcio de la lando. Goma situas 101, Kisangani 528, Mbuji-Mayi 710, Lubumbashi 1030, Kinŝaso 1519, Boma 1793 km.
Historio
Bukavu estas parto de antikva reĝlando Bushi, kiun interrompis komence araboj, poste eŭropanoj en la 19-a jarcento. Tiam la loknomo estis "Rusozi". Bukavu estis establita en 1901 fare de la belgaj koloniaj aŭtoritatoj originale nomita Costermansville aŭ Costermansstad ĝis 1954. Ĝi havis elstaran eŭropan populacion sub la kolonia erao. Post la hombuĉado en Ruando, multe da rifuĝintoj alvenis. En 1996 jam en Demokratia Respubliko Kongo okazis ribelo kaj tendaroj de la rifuĝintoj estis atakitaj. En 2004 proksimume 16 000 virinoj estis seksperfortitaj en ununura semajno fare de soldatoj.
Ekonomio
En Bukavu situas la plej granda fabriko "Pharmakina", kiu produktas gravajn medikamentojn. Ankaŭ la bieroproduktado estas menciinda.
Trafiko
Bukavu havas flughavenon kaj boatoj trafikas sur la lago. Ĉefvojoj kuras al Goma, Ruando, Mbuji-Mayi kaj Lubumbashi.
Klimato
Bukavu situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas po 1420 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.
Vidindaĵoj
- katedralo
- Nacia parko proksime
Fontoj
- Angla kaj hungara Vikipedioj
- mapo Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- vetero