Bugatti Veyron 16.4 estas supersporta aŭtomobilo, kiu estis evoluigita sub markonomo de Bugatti fare de la aŭtomobilproduktisto Volkswagen.
La Bugatti Veyron havas 16 cilindrojn en la 640 kg-a motoro, en W-formo. Ĝi havas 7 rapidŝtupojn, maksimuman povumon de 736 kW (1.001 ĈP) kaj rapidon de 407 km/h. La rapidon de 100 km/h atingas ĝi dum nur 2,5 sekundoj. Ĉar dum maksimuma rapido, la benzinkonsumo atingas la 100l/100 km, tiel la aŭtomobilo kun 100-litra benzinujo povas veturi per tia rapido nur unu horon. Oni donas la averaĝan bezonon je benzino al 22l/100 km.
Historio
- 1998: akiro de markorajtoj je Bugatti fare de Volkswagen AG
- 1999: prezento de 4 t.n. Concept Cars, planado de Bugatti Veyron
- 2001: komenco de ellaboro
- septembro 2005: ekvendo de Veyron
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.