Buga | |||||
---|---|---|---|---|---|
la urba baziliko | |||||
municipo de Kolombio • geografia objekto | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 128 945 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 155 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 3° 54′ N, 76° 18′ U (mapo)3.9-76.301944444444Koordinatoj: 3° 54′ N, 76° 18′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 969 m [+] | ||||
Areo | 832 km² (83 200 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Buga [+] | |||||
Buga - aŭ formale je plena nomo Guadalajara de Buga - estas urbo kaj municipo de Kolombio. Ĝi apartenas al la departemento Valo de Kaŭko (Valle del Cauca) kaj konatas aparte pro sia impona katolika baziliko. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 128 945 loĝantoj sur areo de 832 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km².
La urbo situas en la centra subregiono de la valo de Kaŭko. La teritorio de la municipo konsistas el du zonoj, malaltebenaĵa zono ĉe la bordoj de la Kaŭka Rivero kaj monta zono en la Centra Kordilero de la Andoj, kaj situas inter 969 kaj 4210 metroj.
Ke cetere la koloroj de la urba trikoloro identas al la flago de Litovio en Eŭropo, egale forte katolike impresita socio, estas pura hazardo.
Rilatoj al Esperanto
De la 2-a ĝis 4-a de novembro 2013 en la urbo okazis la 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto.