Bufedo estas meblo provizita per manĝaĵoj disponeblaj por invititoj aŭ klientoj ĉe teatro, balo, stacidomo. Bufedo estas ankaŭ tiu ejo, kie staras tiu instalaĵo.[1]
Anstataŭ la kutima menusekvo (ekz. antaŭmanĝo, ĉefmanĝo, deserto), kiujn oni portas al la gastoj, en bufedo ĉiu manĝajo estas samtempe aranĝita sur apartaj tabloj kaj la gastoj povas servi sin laŭplaĉe. Oni povas diferencigi inter malvarma kaj varma bufedo.
La bufedo disvastiĝis en la 17-a jarcento el Francio tra tuta Eŭropo. La tuta tradicio reiras al la stara akcepto (fingronutraĵo).
Referencoj
- ↑ Laŭ Francisko Azorín Bufedo estas Meblo por manĝaĵetoj ĉe Stacidomo, Teatro, Domo. Ejo kie staras tia instalaĵo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 42. Li indikas etimologion el latina bufetagium.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.