Buddenbrooks | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • sagao • ŝlosilromano | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Thomas Mann | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1901 | ||||
Eldonejo | S. Fischer Verlag | ||||
Ĝenro | family saga novel • period novel • formadromano • socia fikcio | ||||
Loko de rakonto | Lubeko • Mengstraße • Buddenbrookhaus • Fischergrube • Maria Preĝejo de Berlino • Travemünde • Eimsbüttel • Breite Straße • Kaufingerstraße (München) • Mühlenstraße (Lübeck) • Bad Schwartau • Germanio | ||||
| |||||
Buddenbrooks: Disfalo de familio (1901; germane Buddenbrooks: Verfall einer Familie) estas la unua granda verko de Thomas Mann kaj nun taksiĝas la unua mondskale valora socia romano (germane Gesellschaftsroman) en la germana lingvo.[1] Ĝi rakontas la poioman, kvar generaciojn daŭrantan kadukiĝon de riĉa burĝa familio, kaj ilustras la socian rolon kaj konscion de la Hansa riĉa burĝaro inter 1835 kaj 1877. Pro ĝi Thomas Mann gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 1929.
La bazo de la romano estis la propra familia historio de Thomas Mann, kaj la okazejo estas lia hejmurbo Lubeko. Sen eksplicita mencio de la nomo de la urbo, multaj rolantoj estas rekoneblaj fikciigoj de tiutempaj lubekaj personoj. Thomas Mann mem rolas en la figuro de Hanno Buddenbrook.
Notoj
- ↑ Hans Wysling. En: Thomas Mann Handbuch, red. H. Koopmann, 3-a eldono. A. Kröner, Stuttgart 2001, p. 363.