Bucsa [buĉa] estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Szeghalom. La nomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
- Areo: 56 km²
- Loĝantaro: 2530
- Poŝtkodo: 5527
- Telefonprefikso: 66
Situo
Bucsa situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Karcag troviĝas 15, Füzesgyarmat 20, Szeghalom 29, Békéscsaba 76, Budapeŝto 178 km.
Historio
La komunumo estis loĝata jam dum neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1321 pri la vilaĝo. En 1586 la turkoj forbruligis ĝin, sed la loĝantaro rifuĝis. La kampoj kaj la adninistrado apartenis al Füzesgyarmat. La refondiĝo okazis nur en 1941.
Ĝemelurbo estas Kökös, Rumanio.
Vilaĝservoj estas katolika kaj kalvinana preĝejoj, lernejo, komunuma domo, kuracejo, poŝto, restoracio.
Famuloj
Rn Bucsa naskiĝis aktoro Árpád Kóti.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.