Granda kornostrigo | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Bubo Duméril, 1806 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La gufoj, kornostrigoj (Ameriko) aŭ aglostrigoj (Eŭrazio) estas la birdoj de la genro Bubo, kiu enhavas pli da 20 specioj de tipaj strigoj, kiuj troviĝas en multaj partoj de la mondo. Kornostrigoj estas inter la plej grandaj strigoj. Ili estas grandaj birdoj ene de la familio de Strigedoj kaj havas brilajn kaj grandajn okulojn kaj montras kornoplumojn aŭ orelplumojn.
La specioj en taksonomia ordo estas la jenaj:
- Granda kornostrigo, Bubo virginianus
- Sudamerika granda kornostrigo, Bubo virginianus nacurutu
- Magelana kornostrigo, Bubo magellanicus
- Gufo, Bubo bubo
- Bengala gufo, Bubo bengalensis ( vidu : Gir-Arbaro )
- Araba gufo, Bubo ascalaphus
- Kaba gufo, Bubo capensis
- Makindera gufo, Bubo mackinderi – ĵuse disa el B. capensis
- Afrika gufo, Bubo africanus
- Griza gufo, Bubo cinerascens
- Frasera gufo, Bubo poensis
- Usambara gufo, Bubo vosseleri
- Punktoventra gufo, Bubo nipalensis
- Sumatra gufo, Bubo sumatranus
- Ŝelia gufo, Bubo shelleyi
- Lakta gufo, Bubo lacteus
- Hindia gufo, Bubo coromandus
- Ĝangala gufo, Bubo leucostictus
- Filipina gufo, Bubo philippensis
Ĵusaj analizoj de datumoj pri DNA (Olsen et al. 2002) sugestas decidon konsideri la specion de la Neĝostrigo ("Nyctea" scandiaca) kiel speciala gufo kaj movebla en genron Bubo:
- Neĝostrigo, Bubo scandiacus
Simile, la kvar fiŝgufoj iame en la genro Ketupa estis provizore translokigitaj ankaŭ al genro Bubo:
- Granda fiŝgufo, Bubo blakistoni
- Bruna fiŝgufo, Bubo zeylonensis ( vidu : Gir-Arbaro )
- Hindoĉina fiŝgufo, Bubo flavipes
- Sablokolora fiŝgufo, Bubo ketupu
Tamen, la datumoj de Olsen et al. (2002) sugestas, ke la genro monofiletika, nome Scotopelia aŭ fiŝkaptostrigoj ankaŭ necesus esti inkluditaj en Bubo:
- Pela fiŝkaptostrigo, Bubo peli (aŭ Scotopelia peli) [1]
- Ruĝa fiŝkaptostrigo, Bubo ussheri
- Buviera fiŝkaptostrigo, Bubo bouvieri
Aliflanke, la genro nuntempe iĝas tro granda kaj misdifinita. Alia eblo, agnoski, ke la genro Bubo en la ekspandita senso aspektas konsistiĝi el 2 kladoj, signifus unuigi la fiŝ- kaj fiŝkaptostrigojn en Ketupa kaj ankaŭ movi kelkajn strangajn speciojn de la genro Bubo kiel la Sumatra gufo en tiun ĉi genron (Olsen et al. 2002).
Fosilioj
La "Bubo" incertus kaj la "Bubo" arvernensis de malfrua Eoceno/ frua Oligoceno estas nune lokitaj en la fosiliaj genroj de titonedoj nome Nocturnavis kaj Necrobyas, respektive. "Bubo" leptosteus estas nuntempe agnoskita kiel prastrigedo en la genro Minerva (iame Protostrix). "Bubo" poirreiri el malfrua Oligoceno aus frua Mioceno de Saint-Gérard-le-Puy, Francio, estas nune lokita en Mioglaux.
Nomitaj fosilioj retenitaj en tiu ĉi genro estas jenaj:
- Bubo florianae (malfrua Mioceno de Csákvár, Hungario) – provizore lokita ĉi tie
- Bubo binagadensis (malfrua Pleistoceno de Binagadij, Azerbajĝano)
Nepriskribitaj fosilioj de prahistoriaj gufoj estis malkovtitaj el kuŝejoj de malfrua Plioceno ĉe Senèze, Francio (Lambrecht 1933:616), kaj de kuŝejoj de malfrua Pleistoceno ĉe kaverno San Josecito, Meksikio (Steadman et al. 1994). Aldone, oni priskribis kelkajn paleosubspeciojn. La Sinklera gufo de la Pleistoceno el Kalifornio, Bubo sinclairi, povus esti paleosubspecio de la Granda kornostrigo (Howard 1947), dum Bubo insularis estas probable junulo de paleosubspecio de la Bruna fiŝgufo (Mlíkovský 2002).
Aliflanke, la supozita fosilia ardeo "Ardea" lignitum (malfrua Plioceno en Germanio) estis ŝajne gufo kaj parenca al tiu genro aŭ pli probable fakte apartenas al tiu ĉi (Olson 1985:167).
Referencoj
Bibliografio
- Feduccia, J. Alan (1970): Some birds of prey from the Upper Pliocene of Kansas. Auk 87(4): 795-797. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Howard, Hildegarde (1947): A preliminary survey of trends in avian evolution from Pleistocene to recent time. Condor 49(1): 10-13. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Lambrecht, Kálmán (1933): Handbuch der Palaeornithologie. Gebrüder Bornträger, Berlin.
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-03-07 per WebCite
- Olsen, Jery; Wink, Michael; Sauer-Gürth, Heidi & Trost, Susan (2002): A new Ninox owl from Sumba, Indonesia. Emu 102(3): 223-231. COI:10.1071/MU02006 PDF plena teksto Arkivigite je 2009-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Olson, Storrs L. (1985): The fossil record of birds. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 79-238. Academic Press, New York.
- Steadman, David W.; Arroyo-Cabrales, Joaquin; Johnson, Eileen & Guzman, A. Fabiola (1994): New Information on the Late Pleistocene Birds from San Josecito Cave, Nuevo Leon, Mexico. Condor 96(3): 577-589. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine