Brutus Sárdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sárdy Brutus |
Naskiĝo | la 20-an de januaro 1892 en Perlasz (Hungara reĝlando) |
Morto | 28-an de septembro 1970 en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • restorer |
Brutus Sárdy [ŝArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárdy Brutus estis hungara pentristo, restaŭristo.
Brutus Sárdy [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1892 en Perlasz (Hungara reĝlando, nuntempa Perlez en Serbio), li mortis la 28-an de septembro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
Brutus Sárdy akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Lia altlerneja ĉefinstruisto estis Tivadar Zemplényi. Li debutis en ekspozicio en 1918. En la 1930-aj jaroj li studvojaĝis al Italio. Inter 1933 kaj 1953 li estis restaŭristo en muzeo, poste li aranĝis eksterlande ekspoziciojn. En 1957 li estis nomumita ĉefrestaŭristo de Hungara Nacia Galerio. En 1959 li aranĝis ekspoziciojn en pluraj ĉinaj urboj kaj li ankaŭ instruis en ĉinaj artakademioj. Lia pentraĵo estis premiita en 1931, li pentradis plej ofte pejzaĝojn. En la lasta periodo lia filo helpis lin en restaŭraj laboroj.
Ekspozicioj
- Budapeŝto ekde 1918
- memorekspozicio en Hungara Nacia Galerio en 1975
Elektitaj pentraĵoj
- Havas táj (1930)
- Tél a hegyekben (1931, premiita)
- Őszi táj (1939)
- Eső előtt (1942)
- Kilátás a Péter-hegyre (1962)
Elektitaj restaŭritaj pentraĵoj
- Miklós Barabás: Bittó Istvánné
- Bertalan Székely: V. László és Czillei
- Mihály Munkácsy:
- Honfoglalás
- Ecce homo
- Pál Szinyei Merse: Lilaruhás nő
Memorigiloj
- memortabulo en Óbuda (2001)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio