![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Brunvanga sturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnia philippensis (Forster, 1781) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Brunvanga sturno (Sturnus philippensis aŭ Sturnia philippensis) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj.
Ĝi estas specio ege simila al la proksime parenca Purpurdorsa sturno, tio estas, blankeca birdo kun brunecaj flugiloj striecaj je blanko kaj kun brilnuancoj violecaj subŝultre kaj malhelverdaj en bazo de flugilplumoj. Beko, kruroj kaj okuloj estas malhelaj. Tamen kiel distingilo tiu specio montras tre rimarkindan brunan makulon en vango, kio nomigas la specion.
Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio, Malajzio, Filipinoj, Rusio, Singapuro kaj Tajvano. Ties natura habitato estas moderklimata arbaro.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Sturnus philippensis Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.