Bruntál | |||
germane Freudenthal, latine: Vallis Gaudiorum, pole Bruntal | |||
urbo | |||
Bruntál, placo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Bruntál | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Bruntál | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Fervoja haltejo | Bruntál | ||
- fervojlinio | n-ro 310 | ||
Memorindaĵoj | Bruntál kastelo, Domo de Gabriel | ||
Riveroj | Opava, Černý potok | ||
Situo | Bruntál | ||
- alteco | 409 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 18″ N 17° 27′ 53″ O / 49.98833 °N, 17.46472 °O (mapo) | ||
Areo | 29,34 km² (2 934 ha) | ||
Loĝantaro | 15 415 (2023) | ||
Denseco | 525,39 loĝ./km² | ||
Dominaĵo | Uhlířský vrch | ||
Unua skribmencio | 12-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 792 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597180 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Bruntál | |||
Retpaĝo: www.mubruntal.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Bruntál estas urbo en Ĉeĥio kun 15 415 loĝantoj (2023) situanta 50 km norde de urbo Olomouc en valkaldrono inter masivo de Hrubý Jeseník kaj pli altaj zonoj de Nízký Jeseník, kiuj apartenas al montaro Jeseníky. Bruntál estiĝis en avantaĝa situo en komercvojo el urbo Olomouc ĝis urbo Krnov kaj ĝis Silezio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Moravskoslezský Kočov, Široká Niva, Roudno, Razová, Oborná, Milotice nad Opavou, Nová Pláň, Staré Město, Dlouhá Stráň kaj Mezina.
Historio
La urbo estas menciata jam en la 12-a jarcento en la tempo de přemyslida koloniigado. En la jaro 1213 ĝi estis avancigita je supera urbo kun la tn. magdeburgaj rajtoj. Baza elemento de evoluo de la urbo estis minado de oro kaj arĝento, ekde la 16-a jarcento poste prilaborado de ferercoj. Jam en la 16-a jarcento en la urbo prosperis vico da gildoj.
Bazplano de Bruntál estas tipo de koloniigita urbo fondita en libera nekonstruaĵplenigita spaco. Ĝi havas mezepokan kvadratan placon, el kiu en anguloj kondukas stratoj. En mezepoko la urbo estis ĉirkaŭigita per remparoj kaj oni eniris en ĝin tra tri portaloj. La urbaj remparoj konserviĝis en fragmentoj ĉe kastelo kaj en nordorienta parto de la urbo. La kastelo situas sur loko de origina burgaro verŝajne el la 2-a duono de la 13-a jarcento. En la jaro 1506 estas menciata burgo, kiu estis en la jaroj 1554–1556 alikonstruita al kastela sidejo. Plua rekonstruo okazis en la jaroj 1582–1608. Tiel estiĝis kastelo kun arkada kortego kaj turo. Kiam venis Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaro 1630, estis konstruita kastela kapelo, pli poste kastela pinakoteko. La kastelo estas nun alirebla por publiko (vidu al apudan foton).
Komence de la 19-a jarcento influis konstruadon de la urbo evoluo de industrio. Tiu ĉi tendenco plifortiĝis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed la konstruado estis okazanta plejparte ekster la historia kerno. El pluaj konstruaĵoj ni menciu ankaŭ la tn. kolonon de Klüppel, kio estas monumento al ordena vicregnestro G. W. von Elkerhauser, nomata Klüppel, kiu organizis defendon de la urbo kontraŭ danoj en la jaro 1626.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 440 |
1880 | 7 595 |
1890 | 8 219 |
1900 | 7 759 |
1910 | 8 861 |
1921 | 8 210 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 676 |
1950 | 7 623 |
1961 | 8 239 |
1970 | 10 509 |
1980 | 17 062 |
1991 | 16 829 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 627 |
2014 | 16 913 |
2016 | 16 654 |
2017 | 16 583 |
2018 | 16 495 |
2019 | 16 408 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 16 138 |
2021 | 14 936 |
2022 | 15 523 |
2023 | 15 415 |
Bruntál en literaturo kaj en filmo
Filmo
Eksplicite bela kaj en Ĉeĥio nekutime netuŝita senpera ĉirkaŭaĵo estas kuliso de okazado de filmo Johana de Arko (1999) de reĝisoro Luc Besson. Císař a tambor estas ja filma fabelo, sed ĝi kaptas reprezentemajn spacojn de la bruntala kastelo.
|