Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Emberiza bruniceps Brandt, 1841 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Brunkapa emberizo (Emberiza bruniceps) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Disvastiĝo
Ĝi nestas en Centra Azio kaj Afganio en tiaj biotopoj kiaj veprejoj, arbaroj, akvoborde en duondezertaj terenoj. Travintras en Hindio, kien ili iras en ampleksaj flug"nuboj", kiuj serĉas sian nutron sur la cerealkampoj, interspacitaj de veprejoj. Ties statuso en okcidenta Eŭropo, kie ĝi estas eventuala vaganto, estas konfuza pro fuĝoj, ĉefe ĉar tiu specio estas pli komune vidata ol la proksime rilata Nigrakapa emberizo, spite la fakton ke tiu lasta havas pli okcidentan reproduktan teritorion. Vidaĵoj en Britio ege malpliiĝis lastajn jarojn, koincide kun malpliiĝo en elazia importado de kaĝobirda komerco.
Aspekto
Tiu birdo estas 17 cm longa, pli granda ol la Kanemberizo, kaj longvosta. Temas pri specio de seksa duformismo. La ina birdo similas paseron, sed kun pugo palflava, grizbruna dorso kaj grizeca kapo. La masklo havas tre flavajn subajn partojn (suba brusto kaj ventro), la kapon kaj supran bruston tute ruĝecbrunajn (brikkoloran). La supraj partoj estas verdecaj. La kruroj estas oranĝecaj kaj la beko griza, pli malhele en supra makzelo.
Junulo estas simila al ino, kaj ambaŭ malfacile separiĝas el la korespondaj plumaroj de la proksime rilata Nigrakapa emberizo.
La kanto, elsendita el alta ripozejo, estas interrompita sŭiit-sŭiit-ĉari-ĉari-ĉari.
Kiam en Hindio ili amase stariĝas sur verdaj arboj ili demalproksime pensigas, ke la arbo surhavas viglan flavan floraron.
Nesto
La nesto de Brunkapa emberizo estas tasoforma kaj farita el herbotigoj kaj fibroj, remburita el kaproharoj; kaŝegita en densa arbetaĵo. La ino demetas 3-5 ovojn en nesto en arbo aŭ arbusto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.
Vidu ankaŭ
la multflanke simila Nigrakapa emberizo (Emberiza melanocephala)
Referencoj
- BirdLife International (2004). Emberiza bruniceps. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
- Buntings and Sparrows de Byers, Olsson kaj Curson, ISBN 1-873403-19-4
Eksteraj ligiloj
- OBC Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine 22 fotoj (vidu menuon sube)
Bildaro
- Masklo
- Junulo en Kinnerasani, Andhra Pradesh, Barato.
|