![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Paro de Persikbrustaj aratingoj (Eupsittula aurea) sur termitejo Brazilo | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Brungorĝaj aratingoj (Eupsittula) aŭ brungorĝaj konuroj estas genro de sudamerikaj kaj centramerikaj neotropisaj papagoj el tribo Arini. Ĝi estis apartigita de genro Aratinga en 2013 post revizio de taksonomio per esploroj en molekula filogenetiko.[1] Inter la specioj de Eupsittula kelkaj bone adaptis al vivo en kapteco kaj estas popularaj dombirdoj pro sia intelegenteco kaj bela aspekto. En birdobredada kulturo ili, samkiel anoj de parencaj genroj, estas konataj kiel konuroj.
Specioj
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Arealo |
---|---|---|---|
![]() | Eupsittula aurea (Gmelin, 1788) | Persikbrusta aratingo | eosta Brazilo, Bolivio, Paragvajo, plej nordaj partoj de Argentino kaj suda Surinamo (sudaj partoj de Sipaliwini). |
![]() | Eupsittula cactorum (Kuhl, 1820) | Kakta aratingo | Kaatingaj partoj de nord-eosta Brazilo. |
![]() | Eupsittula canicularis (Linnaeus, 1758) | Lunarka aratingo | De uesta Meksiko ĝis Kostariko. |
![]() | Eupsittula nana (Vigors, 1830) | Nana aratingo | Jamajko, Meksiko kaj Centra Ameriko; ankaŭ enkondukita en Dominikan respublikon. |
![]() | Eupsittula pertinax (Linnaeus, 1758) | Brunvizaĝa aratingo | Kolumbio, Venezuelo, la Gujanoj, Trinidado kaj Tobago, la ABC-insuloj en Nederlandaj Antiloj, kaj norda Brazilo (plejparte en areoj de riveroj Negro kaj Branco). |
Referencoj
- ↑ Remsen, Jr., J.V.; Schirtzinger, E.E.; Ferraroni, Anna; Silveira, Luís Fábio; & Wright, Timothy F. (24 April 2013). DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae). Zootaxa 3641(3): 296–300. doi: 10.11646/zootaxa.3641.3.9
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.