Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Brundorsa kolombo (Leptotila battyi) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu specio estis disigita el la Grizkapa kolombo aŭ plumbokapa kolombo (Leptotila plumbeiceps), al kiu ĝi estas tre simila. Nome ĝi montras tre kontraste ruĝecbrunajn dorson, flugilojn (pli malhelaj en flugipintoj) kaj voston (kun blankaj plumopintoj en ensteraj vostoplumoj) kun tre helaj subaj partoj (nur iomete helbrunecnuancaj) kaj bluhelgrizaj kapo kaj kolo (plumogrizaj). La beko estas nigra kaj la kruroj ruĝaj.
Ĝi estas endemio de Panamo (Kojbo, insulo Cébaco kaj deklivaro al Pacifiko). Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj. Ĝi estas minacata per habitatoperdo.