Brunbrusta karpodako, masklo ĉe Kullu – Manali, Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carpodacus nipalensis (Hodgson, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Brunbrusta karpodako (Carpodacus nipalensis) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga monotipa genro Procarduelis, pli proksima al Fringilla ol la veraj karpodakoj. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.
Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj.
Tiu birdo montras tre rimarkindan bildon en kapo, nome tre ruĝa frunto kaj iom pli rozecruĝa gorĝareo, dividitaj per bruna traokula strizono kiu iras al kolflankoj, sed kun duaranga branĉo kiu disigas post la okulo kiel pli mallarĝa bordo de la ruĝeca krono. Inter ambaŭ brunaj strioj iras tre rimarkinda rozkolora strio al nukoflankoj. La dorso estas strieca rozkolora kaj bruna, dum la flugiloj estas pli brunaj. La subaj partoj estas rozruĝecaj kaj punktecaj sed kun tre forta bruna nuanco en brusto, kio nomigas la specion en la komuna nomo. La vosto estas mezlonga, la kruroj rozkolorecaj kaj la fingroj tre longaj.
Bildaro
- Kapo de masklo
- Masklo en Kullu – Manali, distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
- Ino en Kullu – Manali, distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
- Masklo en Kullu – Manali, distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Carpodacus nipalensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10am de julio 2007.
- Arnaiz-Villena, A., Moscoso, J., Ruiz-del-Valle, V., Gonzalez, J., Reguera, R., Ferri, A., Wink, M., Serrano-Vela, J. I. 2008. Mitochondrial DNA Phylogenetic Definition of a Group of ‘Arid-Zone’ Carduelini Finches. The Open Ornithology Journal, Volume 1: pp. 1–7. (Free download available at http://www.bentham.org/open/tooenij/openaccess2.htm Arkivigite je 2010-10-12 per la retarkivo Wayback Machine) COI: 10.2174/1874453200801010001
|