Bruce Beutler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Bruce Alan Beutler | |||||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1957 (66-jaraĝa) en Ĉikago, Ilinojso | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio en San-Diego • Pritzker School of Medicine • Polytechnic School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • genetikisto • imunologo • universitata instruisto • sciencisto vd | ||||
Laborkampo | imunologio • fiziologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Abraham I. Braude vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bruce Beutler (naskiĝis la 29-an de decembro 1957, en Ĉikago, Ilinojso) estas usona imunologo. La 3-an de oktobro 2011 li kun la kolega sciencisto Jules A. Hoffmann estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj, dum la kolego Ralph M. Steinman ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.
Bruce Beutler laŭ la stato de oktobro 2011 estas direktoro de esplora centro en Sudokcidenta Medicina Centro de Universitato de Teksaso en Dallas, Teksaso. Li antaŭe estis profesoro kaj gvidanto de la departemento pri genetiko de la esplorinstituto The Scripps Research Institute en La Jolla, Kalifornio, Usono. Lia patro, la germandevena hematologo Ernest Beutler, ankaŭ estis profesoro kaj departementa gvidanto en la esplorinstituto. Bruce Beutler apartenas al la juda kredo.
Referencoj
|